polski esperanto

Pasis 100 jaroj...

Kun granda plezuro mi informas, ke la riĉa programo de la solenaĵo 100-jariĝo de E-movado en Bjalistoko estis plene realigita.

La Podlaĥia
Libraro malfermis la 12-an de junio sian filion n-ro 14 „Esperanto-Libraron”.
Decembre 2009 en Bjalistoko estis eldonita “Podlaĥia Antologio”. Sekvis
ĝin  maje spreskaŭ same ampleksa eldono
de 220-paĝa  poemaro de Jan Leonczuk
“Mi forgesis vin miaj arboj”  kaj
poreduka tabulludo por grandaj kaj malgrandaj 
“Esperanto en Bjalistoko”. Vi trovos ĝin sur la paĝo www.espero.bialystok.pl. Ni ligas
grandajn eldonplanojn kun la nova e-biblioteko. Dum la aŭtora duonhoro Jan
Leończuk persone legis siajn poemojn.


Dum la
tuttaga pilgrimado la partoprenantoj intece de la paco en la mondo starigis 2
grandajn, 5-metrajn krucojn: la katolikan en la sanktejo de Sankta Akvo ĉe
Bjalistoko  kaj  la ortodoksan en la sanktejo sur la Sankta
Monto Grabarka. Katolikan diservon gvidis pastro Gmyrek, kiu tiucele speciale
venis de Czestochowa. Metado de floroj ĉe la Monumento al Herooj de Bjalistoka
Geto fermis la ekumenan cirklon – „pacon al ĉiuj“. Iniciatintoj de tiu-ĉi parto
de la aranĝo estis krome  ĉio membroj de
IKUE.


Esperanta
junularo kaj gastoj partoprenis la stratan ludon, kies celo estis konatiĝi kun
lokoj karakterizaj por ESPERANTO en Bjalistoko.


En la
prelegoj de Tomasz Chmielik kaj Elzbieta Karczewska oni rakontis pri 2 kolonoj
– intermilita kaj postmilita de la Esperanta movado en Bjalistoko – Jakobo
Ŝapiro kaj Leono Klodecki.


Por unu
tago ni forvojaĝis ankaŭ al Grodno/Bjelorusio por trovi spurojn de Ludoviko
Zamenhof. Danke al Anrej Vaŝkiewicz - 
historiisto el la Historia Muzeo de Grodno  ni ektrovis la domon, en kiu 1894-1897 loĝis Ludoviko, konatiĝis
kun arkivaj dokumentoj pri intermilita  korespondado en Esperanto, kaj eksciis pri grodna vivo de la
familio Zamenhof.  En la Domo de Eliza
Orzeszkova (nuntempa plej granda biblioteko de Grodno)  kiel tradukisto servis al ni la honora
membro de BES – la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna, kiu dum 4 tagoj
partoprenis nian aranĝon. Tra muzeaj salonoj gvidis nin la direktorino  - sinjorino Malceva, kiu pli frue estis nia
gasto dum la malfermo de la e-biblioteko en Bjalistoko.


 La
Universitato en Bjalistoko organizis la konferencon pri kultura transformiĝo de
de loĝantoj ĉe la orienta landlimo de Pollando en la 20.a jarcento en la
kunteksto de ideo de Ludoviko Zamenhof. 2 historiistoj (prof. Adam
Sadowski,dr Adam Dobroński ) 3 sociologoj (prof. Małgorzata  Kowalska, prof. Jan Poleszuk, dr. Daniel
Grinberg)  kaj 3 esperantistoj (prof.
Walter Żelazny, mgr Zbigniew Romaniuk kaj 
mgr Tomasz Chmielik) diversmaniere 
analizis la fenomenon de Esperanto.


Kadre de
kultura programo prezentis sin la ensemblo de junaj klezmeroj Young Folk
Crew gvidata de Lech Mazurek. Aldone, la unuan fojon antaŭ la publiko,
prezentis sin la kabaredo „Bonhumora Zamenhofano”  - adeptoj de la kurso de Esperanto. Observante la
spontanan reagon de la publiko mi supozas, ke la teatraĵo plaĉis al ili.


La aranĝon altprotektas la urbestro de Bjalistoko, kiu
sendis la salutmesaĝon al la partoprenantoj.


Ankaŭ la prezidanto de UEA alsalutis kaj bondeziris la
organizantojn kaj la gastojn.


Amaskomunikiloj afable informis pri la 100-jariĝo de
E-movado en Bjalistoko. Niaj gastoj promesis reveni decembre por partopreni
Zamenhof-Tagojn en Bjalistoko.



vidu ankaŭ: