La urba ludo "Laŭ la spuroj de Esperanto"
Sabate, la 29an de majo je la 12a horo, ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof en Bjalistoko startis kuraĝuloj, pretaj fronti divenaĵojn de la urba ludo.
Ĉiu partoprenanto komence ricevis mapon de la urbo kun markitaj lokoj, parte ligitaj teme kun Esperanto en Bjalistoko. Oni devis decidi, kiuj el la punktoj rilatas al kiuj fotoj. La fotoj prezentis arkitekturajn detalojn el la lokoj fotitaj tiel, ke oni ne povu tuj diveni la respondojn, sed iru surloken kaj mem serĉu la respondon. Post du horoj ĉiuj ludantoj estis revenintaj. Krom ĝuste plenigi la respondo-foliojn, valoris ankaŭ horo, je kioma oni revenis. Jen la rezulto kaj la tempoj necesaj por solvi la taskon:
1a loko: Jakub Andrzejuk (44 min.)
2a loko: egale Katarzyna Sędziak kaj Edgar Filip Różycki (53 min.)
3a loko: Dorota Rodzianko (77 min.)
4a loko: egale Maria Banel kaj Grażyna Barszczewska-Banel (96 min.)
5a loko: Darek Kozaczuk (120 min.)
La ludo estis organizita kadre de la solenaĵo "100-jariĝo de la Esperanto-movado en Bjalistoko".
Al ĉiuj partoprenintoj ni gratulas fervoron!
vidu ankaŭ: