polski esperanto

Omaĝe al Jakobo Szapiro

La 12-an de julio 2011 Podlaĥia Libraro Lukasz Gornicki, Bjalistoka Esperanto-Societo kaj Galerio Ślendzinski organizis komune la solenaĵon okaze de la 70-a mortdatreveno de bjalistokano Jakobo Ŝapiro – verkisto, instruisto, esperantisto.


Amikoj de Esperanto, esperantistoj kaj la vicurbestro de Bjalistoko Aleksander Sosna metis florojn ĉe la memomortabulo ĉe la strato Lipova, poste ni estis gastoj de la Galerio Slendzinski. Ĝia direktorino Jolanta Szczygieł - Rogowska prelegis pri la intermilita agado de Jakobo Ŝapiro kaj bjalistoka esperantistaro. Kun agrabla miro ni ekaŭdis, ke kelkfoje, en la jaro 1927, senkluba Bjalistoka E-Societo fondita de Ŝapiro, trovis eblecon renkontiĝi ĉe la str. Warszawska 19 , kie nuntempe situas Zamenhofcentro. Estis prezentita la filmo de  Bjalistoka Televido „Poto da oro” , kies  heroino estas Felicja Raŝkin-Novak - la nevino de Jakobo. Tomek Chmielik tradukis al Esperanton ŝian libron „Mia stelo”, Podlahia Libraro eldonis ĝin kaj dum la aranĝo la libro estis prezentita de Tomek al ĉeestantoj. Ĉiuj, kiuj estis en la salono, ricevis senpage 1 ekzempleron eĉ kun la aŭtografo de  la tradukanto. Dum la kunveno de la Literatura Akademio en Kopenhago okaze de  la 96-a UK, kiun partoprenos ankaŭ Felicja Raŝkin-Novak loĝanta nuntempe en tiu urbo, bjalistokanoj prezentos tiun kaj aliajn librojn eldonitajn post la UK en Bjalistoko danke al favora kunlaboro kun la Podlaĥia Libraro. Fine de la solenaĵo belege kantis la kantensemblo „Vis Major”.



vidu ankaŭ: