La plej fama bjalistokano
La plej fama bjalistokano
„Zeo” estas Esperanto-neologismo, kiun oni dećifras kiel „Zamenhof-Esperanto- Objekto”. La plej laboremaj „zeologoj”, la franco Raymond Bore kaj la germano Hugo Roellinger notis sub tiu termino ćiujn objektojn kaj lokojn, kies nomoj entenas vortojn „Zamenhof” aý „Esperanto”. En la jaro 1997 ili estis 1044 en 54 landoj.
Plej multe da ili havas ne Pollando, sed Brazilo, kiu Ludovikon Zamenhof honorigis 160-foje. En tiu nombro troviřas, krom 120 stratoj kaj placoj, 32 monumentoj. En la dua loko estas Francio kun 130 tiaj objektoj. Pollando havas 107 , kio donas al la patrujo de Esperanto la trian pozicion. Sekvas Italio, Hungario, Hispanio kaj Bulgario, kiu havas plej multe da zeoj kompare al nombro de loøantaro.
En Varsovio oni alinomis la straton Dzika je Zamenhof-strato en la 1929-a jaro, 12 jarojn post la forpaso de la kreinto de Esperanto, sed li øuis tiajn honorojn ankoraý dum sia vivo. Konserviøis letero de francaj esperantistoj el Limoge, skribita en la 1908-a jaro, en kiu ili petas Zamenhof konsenton doni lian nomon al unu el la stratoj de sia urbo. Li konsentis por la bono de la afero, sed la administra proceduro daýris tiom longe, ke finfine kiel unua urbo kun Zamnehof-strato evidentiøis Sabadell en Hispanio. Samtempe, nome en aýtuno de la 1912-a jaro, Terrasa, urbo ankaý proksima al Barcelono, donis nomon de Zamenhof al unu el siaj placoj. Hispanoj evidentiøis øenerale pioniroj sur tiu kampo. Absolute la unua zeo en la mondo estis hispana þipo „Zamenhof”, surakvigita en 1896 jaro, do apenaý 9 jarojn post publikigo de la unua libro. Sub la pola flago navigadis þipo „Zamenhof” surakvigita en la jaro 1959 kaj iom poste la saman nomon ricevis aviadilo „Tu-134” de la Pola Flug-Kompanio LOT.
La unua monumento estis starigita al Zamenhof en la æeha kuracloko Frantiskovy Lazne en la 1914-a jaro. Nun ili estas pli ol 100 en la tuta mondo. Laý monumentoj oni povas konsideri Zamenhof, almenaý øis nun, rekordulo de Pollando.
Zeojn oni povas trovi eć en la kosmo. Inter la orbitoj de Marso kaj Jupitero cirkulas asteroidoj „Zamenhof” kaj „Esperanto”. Tiel nomis ilin en 1936 jaro ilia malkovrinto, la finna astronomo Y. Vaisala. Kaj ekde la jaro 1977 usona kosmo-sondilo „Voyager” kunportas oran sondiskon kun mesařo en 9 lingvoj inkluzive en Esperanto. Tiama ambasadoro de Aýstralio će UNO, Ralph Harry, kiu surbendigis la Esperanto-tekston, konvinkis respondeculojn de NASA, ke Esperanto estos plej facile dećifrebla por inteligentaj kosmuloj. Bedaýrinde ni ne havos ţancon konvinkiři pri tio, ćar la sondilo atingos la unuan stelon ekster la sunsitemo nur post 40 mil jaroj.
Roman Dobrzyński
vidu ankaŭ: