La programo de la 8-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
La plej bongusta torto okaze de naskiĝdatreveno de Ludoviko okazos en Bjalistoko
Bjalistoka Esperanto-Societo
Fondumo Zamenhof
elkore invitas partopreni
VIII Bjalistokajn Zamenhof-Tagojn
Vendredo, la 14-an de decembro 2007
18.00 – renkontiĝo en la Podlaĥia Muzeo (Malnova Urbodomo),
§ gvidata vizitado de la ekspozicio kaj rakonto de la direktoro Andreo Lechowski pri „Bjalistoko en okuloj de Ludoviko”
§ gvidata ekskurso al la loko, kie naskiĝis Esperanto – urba placo kaj la glitejo „Sub bona stelo”
§ amika rondo en Esperanto-Centro
Sabato, la 15-an de decembro 2007
10.00 – en la kleriga parto ĉe la Universitato en Bjalistoko, Plac Uniwersytecki 1, prelegoj:
§ prof. Hanna Konopka „Bjalistokano Ludoviko Zamenhof – praekzemplo de la eŭropa unia ideo”
§ Robert Kamiński „100 jarojn de la esperanta movado en Lodzo”
§ Stanisław Dobrowolski – „Esperanto ĉe kurtaj ondoj”
§ Elżbieta Karczewska „Universalaj kongresoj”
§ Jarosław Parzyszek – „Mallonga historio de artefaritaj lingvoj”
§ Nina Pietuchowska - malfermita montrleciono de Esperanto
13.40 – esperanta kuirejo
14.30 – komuna metado de floroj ĉe la monumento al L. Zamenhof
15.00 – katolika diservo en la Blanka Preĝejo
16.10 – naskiĝfesto en la kafejo FAMA, strato Legionowa 5
§ himno ESPERO fare de Bjalistoka Studumo de Kanto.
Direktos Georgo Tomzik
§ prezentos sin infanoj el la Infana Ĝardeno numero 52
§ prezentos sin junulara koruso el la Liceo n-ro 1. Direktos Eva Głażewska
§ teatraĵo de Amatora Juda Teatro el Tykocin „En la ombro de sinagogo”
§ prezentos sin Junulara Ortodoksa Koruso AKΣION.
Direktos pastro Aleksandro Łysynkiewicz
§ kristnaskaj bondeziroj kaj kristnaska kanto „Dio naskiĝas” fare de Bjalistoka
Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
19.30 – prezentas sin franca kantisto JoMo en la kinejo FORUM- strato Legionowa 5
Poste: amika rondo en Esperanto-Centro
Dimanĉo, la 16-an de decembro 2007 r.
9.00 – busa ekskurso al Supraśl (starto strato Piękna 3)
§ urba rigardado
§ vizitado de mondfama, moderna Muzeo de Ikonoj
§ lignofajro kaj pikniko en arbaro
17.00 – reveno al Bjalistoko
Poste: amika rondo en Esperanto-Centro
Lundo, la 17-an de decembro 2007
10.00 – festa kunsido de la la urba konsilantaro, strato Mickiewicza 3, konferenca salono
- himno ESPERO fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
- enmanigo de la Diplomo de la Honora Civitano de Bjalistoko al sinjoro Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof
- prelego de prof. Hanna Konopka pri „Bjalistokano Ludoviko Zamenhof – praekzemplo de la eŭropa unia ideo”
- emisio de la signala elsendo de la esperanta televido ITVC
- kristnaskaj bondeziroj kaj kristnaska kanto „Dio naskiĝas” fare de Bjalistoka Studumo de Kanto. Direktos Georgo Tomzik
Honora Protektanto: Urbestro de Bjalistoko
Mediaj Protektantoj: Gazeta Wyborcza kaj Radio Białystok
kun afabla financa subteno de:
PSS Społem, Zakład Cukierniczy „U Lecha”, KAN sp. z o.o.
Komputila Servo LAST HOPE, Bank Spółdzielczy en Bjalistoko
Elżbieta Karczewska
Bjalistoka E-Societo
Universalaj Kongresoj de Esperanto
Universala Kongreso de Esperanto, ĉiujare organizita fare de Universala Esperanto-Asocio,
estas internacia manifestacio de Esperanto-uzantoj. Ĝi celas plifortigi ilian solidarecon, kontribui al evoluo de la movado kaj esplori ties problemojn. La oficiala lingvo de la kongreso estas Esperanto. La kongreso traktas praktikajn kaj teoriajn Esperanto-temojn, kaj ankaŭ ĝeneralajn temojn. Ĉiun trian jaron ĝi okazas sur alia kontinento.
La Komitato de UEA establis / determinis la Kongresan Regularon, kiu servas
La invito por UEA por organizi la 94-an Universalan Kongreson de Esperanto en Bjalistoko estis adresita en la jaro 2006 fare de Fondumo Zamenhof kaj subtenita per aldona invito fare de la urbestraro, subskribita de la tiama urbestro, sinjoro Ryszard Tur.
Unuafoje en la historio, Universala Kongreso de Esperanto estis organizita en la jaro 1905 en Francio, en la loko Boulogne sur Mer, en kiu partoprenis 688 esperantistoj el 20 landoj. La kreinto de Esperanto estis tie honorigita fare de la
La sekvaj kongresoj, organizitaj en landoj sur diversaj kontinentoj, kunvenigis ĉiujare pli kaj pli multe da partoprenantoj. En la 1914, por planata Universala Kongreso en Francio, aliĝis 3739 personoj. Bedaŭrinde, la Unua Mondmilito eksplodis kaj la kongreso ne okazis. La sekva Universala Kongreso okazis en
La rekorda kongreso tiutempe, se temas pri la nombro de kongresanoj, estis la kongreso en Nurnbergo en la jaro 1923. Venis 4963 partoprenantoj, kio pruvis, ke la Esperanto-movado kreskis kaj plifortiĝis.
En Pollando la Universalaj Kongresoj okazis sesfoje: en 1912 kaj 1931 en Krakovo, en 1927 en Gdansko, en 1937, 1959 kaj 1987 en Varsovio. La lasta varsovia kongreso, organizita en la Jubilea Jaro, kiu markis centjariĝon de Esperanto, starigis rekordon pri la nombro de kongresanoj, kunveniginte 5946 partoprenantojn.
Kial la Universalaj Kongresoj allogas homojn el la tuta mondo?
La Honora Protektanto de ĉiu kongreso estas kutime ŝtatestro de la lando, en kiu okazas la kongreso.
Estas ankaŭ establita Honora Komitato, kiu konsistas el eminentaj civitanoj de la urbo kaj la lando, por kiuj Esperanto estas subteninda simbolo de interkompreniĝo sen limoj por ĉies bono.
Ludoviko Zamenhof ne nur genie elpensis la lingvon Esperanto, sed li precize definis ties filozofion. En la jaroj 1905-1912 li uzis Universalajn Kongresojn por publike prezenti siajn aktualajn pensojn kaj fundamentajn principojn. Sekve, ĉiujare, ĝis nun, faras tion aliaj grandaj esperantistoj.
Ĉiu laŭvica Universala Kongreso havas ties individuan temon, ekzemple:
En la jaro 2005 en Vilno: 100 jaroj de interkultura komunikado.
En la jaro 2006 en Florenco: Lingvoj, kulturoj kaj edukado al daŭrigebla evoluo.
En la jaro 2007 en Jokohamo: Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto.
Dum la Universala Kongreso okazas 2-3 renkontiĝoj, dum kiuj la universala temo estas pritraktata de diversaj personoj: organizantoj, partoprenantoj kaj amaskomunikiloj. Ĉiu el ili prezentas sian vidpunkton.
Ni konsideras, kiuj punktoj de la programo kaŭzas, ke la Universala Kongreso estas la plej grava aranĝo dum la jaro.
Imagu la akademian urbeton de la Bjalistoka Politekniko, kie en la jaro 2009 okazos la 94-a Universala Kongreso. Tio estos nia kongresejo. Nur en la unua tago de la aranĝo aliro al la urbeto estos senkosta. Ĉiu registrita kongresano ricevos nomŝildon, ebligantan eniron al la konstruaĵo kaj al la fermitaj subĉielaj aranĝoj. Ordoservo gardos tion.
Ni mankas salonego, en kiu povus renkontiĝi ĉiuj kongresanoj. Sur la herbejo, antaŭ la konstruaĵoj kun prelegejoj oni starigos grandegan tendon por ĉirkaŭ 3 mil homoj. Tio estos la salono Zamenhof, en kiu okazos inaŭguro de la kongreso, ĉiuvespere okazos artaj programeroj, kaj ĉe la fino de la kongreso ĝuste tie ni transdonos la kongresan flagon al tiuj, kiuj organizos la Universalan Kongreson en la jaro 2010.
Ankaŭ sur la herbejo antaŭ la komplekso de konstruaĵoj oni starigos scenejon, sur kiu en serenaj tagoj kaj vesperoj koncertos artistoj.
En la konstruaĵo estos dekkelkaj prelegejoj je la dispono de kongresaj gastoj. Ĉiu el ili ricevos propran nomon, ekzemple la salono Adam Grabowski – je la nomo de la plej fama pola tradukisto-esperantisto, kiu konis 24 lingvojn, la salono Hektor Hodler – je la nomo de la fondinto de Universala Esperanto-Asocio, la salono Bulonjo – por memorigi la nomon de la urbo, gastiginta la unuan Universalan Kongreson, la salono Leon Kłodecki – je la nomo de la bjalistoka esperantisto, dank’ al kiu Esperanto-movado renaskiĝis en la urbo post la Dua Mondmilito.
La skemo de la kongresejo kun la listo de salonoj estos publikigita en la Kongresa Libro, kiun ricevos ĉiu kongresano.
Ampleksaj koridoroj estos la loko, kie dum la kongreso ĉe individuaj standoj atendos esperantistojn reprezentantoj de diversaj Esperanto-organizaĵoj, ekzemple: juristoj kaj ĵurnalistoj, katolikoj, ortodoksoj kaj kvakeroj, radioamatoroj, medikoj kaj skoltoj, biciklistoj kaj naturistoj, muzikistoj kaj kontraŭfumantoj, adeptoj de natura medicino, rotarianoj kaj ankaŭ multaj aliaj organizaĵoj.
Kelkajn monatojn antaŭ la UK ekfunkcios Kongresa Gazetara Servo por, ke lokaj, landaj kaj eksterlandaj (ĉefe Esperanto-amaskomunikiloj) povu publikigi aktualajn materialojn pri la UK.
Dum la UK la Gazetara Servo ĉiutage preparos informojn pri la kongreso, kaj ankaŭ subtenos eldonadon de la kongresa kuriero. Nia gazeto estos titolita „Bonhumora Zamenhofano”.
En la koridoro troviĝos la granda lastmomenta anonctabulo, kaj apud ĝi la rendevua tabulo priservata de skolta poŝto. Tie ĉiu povos lasi leteron al amiko, kiun li / ŝi esperos retrovi dum la kongreso kaj ankaŭ legi pri lastaj ŝanĝoj aŭ kompletigoj de la programo.
En la prelegejoj estos realigita la kongresa programo. Tradicie sabate venos al Bjalistoko kongresaj gastoj. Ĉiu ricevos nomŝildon, aktujon kun kongresaj dokumentoj kaj materialoj faciligantaj memstaran moviĝadon en la urbo. Antaŭtagmeze okazos fermitaj kunsidoj de diversaj organizaĵoj kaj posttagmeze ekfunkcios la grandega kongresa librovendejo, en kiu okazos duonhoraj renkontiĝoj kun aŭtoroj de plej ofte vendataj libroj. Bonvoluloj povos partopreni en la unuaj koncertoj. La interkonatiga vespero okazos en la studenta klubo „Gwint”.
En la dimanĉa antaŭtagmezo okazos la solena inaŭguro de la Universala Kongreso. Ni pasigos posttagmezon en diversaj preĝejoj partoprenante en katolikaj, ortodoksaj mesoj aŭ komunaj ekumenaj preĝoj en Esperanto, aŭ aŭskultante prelegoj en prelegejoj, kaj vespere en la salono Zamenhof estos prezentita pola arta programo.
Estos organizita la renkontiĝo por tiuj, kiuj unuafoje partoprenas en Universala Kongreso kaj ne konas kutimojn. La konstanta kongresa sekretario rakontos mem kaj li respondos demandojn de unuafojaj kongresanoj.
La scienca lundo estos la tago dediĉita al lingvaj kursoj, internaciaj ekzamenoj kaj prelegoj je sciencaj temoj. Vespere, por riĉaj esperantistoj, okazos eleganta bankedo, kaj por malpli riĉaj kongresanoj – la internacia balo.
Merkredo estos la ekskursa tago, en kiu la kongresejo estos fermita. Por la kongresaj gastoj kutime estas ofertitaj laŭplaĉe:
10 unutagaj itineroj kaj 7 duontagaj itineroj tra la urbo ka la regiono. En la organizitaj ekskursoj partoprenos ĉirkaŭ 60 procentoj de la gastoj, tio signifas, ke ĉirkaŭ 40 aŭtoĉaroj tiutage veturos kun esperantistoj. Laŭbezone ekskursoj estos organizataj en aliaj tagoj de la kongresa semajno.
En aliaj tagoj tradicie en la programo troviĝos Terminologia kaj Strategiaj Forumoj, renkontiĝoj de reprezentantoj de regiona Esperanto-movado, ekzemple el Azio kaj Afriko, malfermitaj kunsidoj de diversaj UEA instancoj, aŭkcio, junulara programo, artaj programoj, oratora konkurso, belartaj konkursoj, teatraĵoj kaj koncertoj. Okazos lecionoj de la pola lingvo por interesitoj. La konata pola ĵurnalisto Roman Dobrzyński eksprese rakontos pri polaj moroj, kiuj ofte mirigas fremdulojn.
Mi partoprenis tiun renkontiĝon „italoj eksprese” en Florenco. La preleganto rakontis ekzemple pri trinkado de kafo – nacia itala trinkaĵo. Matene por matenmanĝo – nigra kafo kun milko, je la 10-a horo matene – kapuĉino, poste nur malgranda kaj peĉkolora espresso, kaj oni povas trinki ĝin ĉiuhore. Kiam al Romo venis kun oficiala vizito la dana reĝino oni demandis ĝin, kion ŝi volus trinki post la tagmanĝo. Kapuĉino – ŝi respondis. Ja, via reĝina moŝto je tiu horo oni ne trinkas kapuĉinon! Ne gravas – respondis la reĝino. Ŝi ricevis kapuĉinon, sed la sekvan tagon la tuta gazetaro skribis pri la sentaktaĵo. La kongresaj gastoj aŭskultis kun miro tiun rakonton.
En la vendreda vespero prezentiĝos la internacia koruso, kiun ĉiujare konsistigas preskaŭ la samaj membroj, ili ekzercas dum la kongreso kaj ĉe la fino de la kongreso ili prezentas belan koncerton.
Iun posttagmezon la urbestro de Bjalistoko invitos por mallonga renkontiĝo en elegantaj internoj (eble en la palaco de Branicki-familio) 200-300 la plej eminentaj reprezentantoj de Esperanto-movado.
Ankaŭ Societo Zamenhof membriĝanta riĉajn esperantistojn, kiuj volonte finance subtenas diversajn Esperanto-aktivadojn, renkontiĝos dum ties festeno.
Dum la UK funkcios la Infana Kongreseto. Ĉi-jare en Jokohamo 20 volontuloj zorgis dum la semajno pri 63 infanoj el Japanio, Koreio, Usono kaj Pollando je la aĝo de 2 ĝis 13 jaroj. Tio donis ŝancon por partopreni la Kongreson antaŭ ĉio por iliaj patrinoj, kiuj plej ofte rezignas pri la aranĝo pro manko de ebleco certigi protekton al ili.
Antaŭ kaj post la kongreso gastoj, kiuj ofte venis el malproksimaj landoj povas ekkoni Pollandon. La organizantoj de la UK ofertas al ili 3-4-tagaj ekskursoj, kiuj startas en Varsovio, kaj finiĝas en la tago de la inaŭguro de la UK en Bjalistoko (aŭ kontraŭe, inverse).
Ankaŭ antaŭ la Universala Kongreso plej verŝajne okazos konferenco Nitobe. En la jaro 1921 la Ligo de Nacioj sendis sian reprezentanton Nitobe Inzo al la 13-a Universala Kongreso de Esperanto en Prago. Ĝi kunvenigis 2561 partoprenantojn kaj nia diplomato estis fascinita per facileco de homa interkompreniĝo en unu universala lingvo. Reveninte, Nitobe tre alte pritaksis utilecon de Esperanto kaj proponis, por ke la Ligo de Nacioj uzu ĝin
Mi esperas renkonti vin ĉiujn dum la 94
Stanisław Dobrowolski kaj Andrzej Zejdler
Bjalistoko
Esperanto & radioamatoroj
Homoj ĉiam serĉis la komunan lingvon
Homoj ĉiam serĉis lingvon per kiu ili povus interkompreniĝi.
Ili volis kune laboris, debati, skribi leterojn kaj kune kanti. Homoj ĉiam volis presi gazetojn kaj librojn por ĉiuj. Ili deziris prezenti koncertojn, teatraĵojn, filmojn, kiujn komprenus homoj el la tuta mondo. Tio estas normala situacio. Ĉiuj homoj devus kompreni ĉion. Mi scias, ke simile pensis juna Ludoviko Zamenhof. Kaj tio estas ankaŭ normala situacio. Unu komuna lingvo ne komplikas vivon. Al junulaj kaj al plenaĝaj homoj. Al ĉiuj kaj en ĉiuj situacioj. Tial ekzistis kaj ekzistas multe da universalaj lingvoj. Homoj povis krei lingvon, universalan lingvon por interkontaktiĝi. Oni diras: bezono estas patrino de inventaĵo. Tio estas vero.
Mi opinias, ke ĉiuj konas lingvon de personoj, kiuj ne parolas, lingvo de surdamutuloj. Ili kontaktiĝas per gestoj.
Ekzistas internaciaj lingvoj de gestoj. Ekzistas lingvoj de desegnaĵoj. Oni parolas, ke tiuj lingvoj jam ne ekzistas, ke ili estas lingvoj de homoj, kiuj vivis antaŭ 2 miljaroj, aŭ eble eĉ pli frue. Tio ne estas vero! Tio ne estas preciza vero.
Nun ankaŭ en la tuta mondo homoj uzas lingvojn de desegnaĵoj. Ekzemploj? Bonvolu! Vojmontriloj. Ĉu tio estas universala lingvo? Ĉu tio estas internacia lingvo? Jes! Dank’ al tiu lingvo ni povas veturi per aŭtomobilo sur polaj, germanaj, francaj aŭ rusaj stratoj. Mi pensas, ke estas ankoraŭ multe da aliaj internaciaj lingvoj, kiujn homoj komprenas: en aviado, mara navigacio, muziko. Estas multe da signoj, gestoj, desegnaĵoj, sonoj, kiujn uzas homoj el la tuta mondo, kaj ĉiuj komprenas ilin. Tamen tio ne estas lingvo, per kiu ni povas normale paroli pri amo, pri vivo, pri nia laboro. Universala kaj internacia lingvo estas nur unu – Esperanto.
Ĉu efektive Esperanto estas necesa?
Kuracistoj interkonatiĝas per latino. Ili parolas latine nur pri malsanoj. Sed kuracistoj ne parolas nur pri malsanoj. Ili parolas pri vivo, amo, hobioj kaj pri multaj aliaj aferoj.
En la mondo de poŝto oni uzas la francan lingvon. Multe da dokumentoj en poŝto - presaĵoj - havas instrukciojn en la franca lingvo, tial, ke tio estis pli frue akceptite. Sed poŝtistoj kaj multe da homoj, kiuj ekzemple sendas leterojn ne parolas france. Ĉe poŝtoficejoj oni ne parolas france.
Oni parolas, ke la angla lingvo estas universala kaj internacia lingvo en bizneso. Ĉu tio estas vero? Mi ne scias, sed oni parolas tion. Mi pensas, ke multaj homoj, kiuj laboras en internaciaj firmaoj povas paroli angle. Vivo ne estas nur bizneso. Estas homoj, kiuj volas interkonatiĝi kaj interparoli. En la angla lingvo estas ebleco paroli pri ĉiuj temoj. Tio estas vero. Ne ĉiuj homoj konas tiun lingvon. Estas multe da homoj, kiuj ne scipovas paroli en la angla lingvo. Imagu, ke ekzemple 80-jaraĝa viro aŭ virino lernos la anglan lingvon? Kaj, imagu, ke ili rapide bone parolos en tiu lingvo? En Esperanto tio eblas. Estas ekzemploj de tiuj homoj en Esperanto-movado.
Antaŭe mi parolis pri diversaj lingvoj uzataj de kuracistoj, muzikistoj, poŝtistoj – mi ankoraŭ ne diris pri radioamatoroj. Kio estas radioamatoroj? Mi pensas, ke ili estas normalaj homoj, kiuj vivas en la tuta mondo, simile kiel esperantistoj, kaj ili ŝatas interparoli. Pri vivo, amo, siaj hobioj, planoj, sukcesoj, pri ĉio. Radioamatoroj interparolas per radiosendilo. En kiu lingvo oni parolas? En sia lingvo aŭ en tiu, kiun ili konas. Estas ebleco paroli en ĉiuj lingvoj. Ĉu tio estas komforta? Ekzemple, pola radioamatoro bone aŭdas stacion el Brazilo. Li volas demandi pri la vetero, pri radiosendilo, pri anteno kaj pri vivo. Brazila radioamatoro parolas portugale, kaj pola radioamatoro – pole. Kion fari?
Radioamatoroj tiel, kiel Ludoviko Zamenhof serĉis lingvon per kiu oni povus interparoli. Tie ĉie ni devus reveni al la komenco de radioamatora movado, kiu startis en jaroj 1917 – 1925. En Pollando en 1922 ekfunkciis la unua forta radiotelegrafia stacio. Tiu stacio estis uzita de la armeo kaj Pola Telegrafia Agentejo (la hodiaŭa Pola Presa Agentejo). Sciindas, ke en 1832 Samuel Mors inventis elektran telegrafon. Ĝi estis la unua aparato, per kiu eblis transdoni informojn sur la longa distanco.
Kiel transdoni tutajn vortojn kaj frazojn? Tio estas farita en malfacila maniero. Literojn kaj ciferojn oni devas ĉifri kaj sendi kiel kombinacio de punktoj kaj strekoj. Ekzemple, la vorto Esperanto sonas jene:
./…/.--././.-./.-/-./-/---
La unua morsakodo estis kreita en 1832. Ludoviko Zamenhof naskiĝis 27 jarojn pli malfrue. Plena morsa alfabeto estis kreita en 1840. Radiokontakto per morsa alfabeto en Fracujo okazis jam en 1845, en 1853 en Rusujo kaj en 1873 en Ĉinio. Tiu ideo estis por multaj radioamatoroj tre interesa. Aperis ebleco kontaktiĝi kun homoj el aliaj landoj! Kiam en Pollando aperis la unua telegrafia stacio, radioamatoroj pensis kiel uzi Morsakodon kaj telegrafon por radiokontakto. Ili pensis, pensis kaj finfine elpensis. Kelkajn jarojn poste okazis la unua amatora radiokontakto. Rapide kreskis nombro da radioamatoraj kluboj. Nun, mi deziras rememorigi la jaron 1925. Tiam jam ekzistis Esperanto kaj estis eldonita la unua Esperanto-lernolibro. Ĉu Ludoviko Zamenhof aŭdis pri radioamatoroj? Mi ne scias. Ĉu radioamatoroj aŭdis pri Esperanto kaj volis uzi tiun lingvon por siaj interparoloj? Mi ankaŭ ne scias. Oni scias, ke radioamatoroj komence uzis morsan kodon. Radioamatoroj ekzemple uzis internacian kodon de profesiaj radiotelegrafistoj. Ĉi tiu kodo estis uzita por kontaktiĝi inter ŝipoj. En 1912 speciala kodo Q estis kreita kaj akceptita en Londono. Kio estas kodo Q? Tio estas 50 mallongigoj kiuj komencas per litero Q. Ekzemple: QRN – signifas, ke mi havas atmosferan perturbon - estas tempesto, fulmoj. QRM – signifas, ke mi havas aliajn perturbojn. Ekzemple, pro tio ke funkcias motoro aŭ funkcias alia forta radiosendilo je la sama aŭ proksima frekvenco. Dank’ al kodo Q eblas sendi informojn pli facile kaj rapide ol per morsa kodo. Tial radioamatoroj ĝuste adaptis kodon Q por siaj privataj radiokontaktoj. Tamen kodo Q ne sufiĉis por normala interparolo. Radioamatoroj prilaboris specialan internacian lingvon nomitan SLANGO. Ĉi tiu lingvo estis uzita en telegrafiaj radiokontaktoj. La slanga lingvo estas vortoj, mallongigoj de ĝenerale konataj, universalaj anglaj vortoj. Ekzemple: ok – signifas ĉio estas en ordo, ant – anteno, best – plej bona, info – informo, pwr – potenco. En la radioamatora slango estas ankaŭ kelkaj specialaj nombroj: 73 – mi kore salutas vin , 88 – mi kisas vin aŭ 99 – malaperu!
Ĉu tio sufiĉas por interparoli kun radioamatoroj parolantaj angle, hispane, ruse aŭ pole? Evidente ne!
Mi estas radioamatoro ekde pli ol 40 jaroj, Andreo – 25 . Ni sume okazigis ĉirkaŭ 10 000 radioamatoraj radiokontaktoj nomataj en kodo Q – QSO. Ni parolis kun radioamatoroj el multaj landoj de la mondo. Ĝenerale ni parolis en la angla, rusa, pola kaj germana lingvoj.
Mi ricevis radioamatoran permesilon en 1970. Mi vivis en urbeto, en kiu neniu aŭdis pri Esperanto. Tial, ke mi havis radiosendilon kaj mi povis interparoli kun radioamatoroj, mi decidis lerni germanan, italan, anglan, francan, hispanan kaj rusan lingvojn. Mi ellernis nur bazon de tiuj lingvoj por paroli pri la vetero, pri mia aparaturo kaj pri mia urbo. Mia kutima radiokontakto aspektis tiel: Bonan tagon! Mi estas Stanislaw kaj mi loĝas en Bialystok. Mia radiosendilo estas IC 735 - sep tri kvin , kaj mia anteno estas W3DZZ. Raporto pri aŭdebleco por vi estas 59. La vetero estas bona, la suno brilas. Kiel vi aŭdas min? Kaj poste, ĉe la fino de radiokontakto mi diris: Dankon por la interesa radiokontakto. Bonvolu sendi al mi konfirmilon de nia radiokontakto – sendi konfirmkarton. 73 – sepdek tri – tio estas: mi kore salutas vin! Ĝis reaŭdo! Tion mi parolis ruse, angle, germane, france aŭ itale, depende de tio, ĉu mia interparolanto estis el Anglujo, Hispanujo aŭ Germanujo. Tiam miaj amikoj pensis, ke mi bone parolis en ilia lingvo. Tial rapide kaj ofte montriĝis, ke mi ne komprenis miajn interparolantojn. Finfine mi ekaŭdis pri Esperanto. Mi decidis ellerni ĉi tiun lingvon kaj provi uzi ĝin en la radioetero. Polaj radioamatoroj, kiuj aŭdis min, ofte demandis en kiu lingvo mi parolis. Esperanto? Tio estas lingvo, kiu ne ekzistas! Ili diris: Sur la frekvenco estas neniuj radioamatoroj, kiuj komprenas kaj parolas Esperanton. Bonvolu paroli pole aŭ angle! Sed mi obstine vokis: Ĝeneralan alvokon, ĝeneralan alvokon, ĉi tie sendas la pola amatora Esperanto-stacio SP4FIY. Sur la frekvenco en la dudekmetra radiobendo funkcias pola stacio SP4FIY. SP4FIY sendas ĝeneralan alvokon kaj komencas aŭskulti. Bonvolu sendi!
Silento! Mi ankoraŭfoje vokas : ĝeneralan alvokon, ĝeneralan alvokon….
Daŭre silento! Kiam mi vokis okfoje, finfine vokis min pola stacio el Bydgoszcz. Mia interparolanto informis min, ke li aŭdis pri Esperanto. Li petis: bonvolu sendi Esperanto-lernolibron. Li decidis lerni Esperanton. Post kelkaj jaroj, kiam mi faris radiokontaktojn kun aliaj radioamatoroj el Germanujo, Hispanio aŭ Hungario polaj radioamatoroj pli ofte demandis pri Esperanto, la aŭtoro de la internacia lingvo kaj pri Bjalistoko. Ili petis pri E-lernolibroj, kaj ili demandis pri Esperanta agado, pri radioamatoroj parolantaj en Esperanto. Mi decidis krei Esperanto-lernolibron por radioamatoroj. Mi pripensis ĉi tiun libron. Andreo helpis min.
Ĝi estas la libro kun bazaj vortoj uzataj de radioamatoroj : anteno, radiosendilo, forteco, voksigno, elektrodo, kilovato, drato kaj multe aliaj. En nia libro estas ekzempla radiokontakto, estas pola-esperanta kaj esperanta vortaro, estas dek lecionoj de esperanto kaj kelkaj ekzercoj. Ni planas eldoni tiun ĉi libreton kaj ni pensas popularigi ĝin per la interreto.
Ne estas vero, ke multe da radioamatoroj uzas Esperanton. Ni estas sur la komenco de la vojo. Por popularigi Esperanton kaj Bjalistokon estis eldonita speciala diplomo. Tiun diplomon povas ricevi radioamatoroj el la tuta mondo, kiuj faros radiokontakton kun bjalistokaj stacioj aŭ stacioj parolantaj esperante. Tra la mondo oni sendas specialajn konfirmkartetojn kun esperantaj simboloj. Ĉi tiujn konfirmilojn ricevas ĉiuj radioamatoroj.
Mi povas informi, ke esperanta radioamatora agado ekzistas ne nur en Bjalistoko. Ekde 37 jaroj funkcias ILERA - Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj. Ĝi eldonas la informobultenon. Estis eldonita fakvortaro de amatoraj esprimoj de la usona radioamatoro (KH6GT). Alia germana radioamatoro (DJ4PG) eldonis lernolibron speciale por radioamatoroj (en la germana lingvo). En tiu lernolibro estas ankaŭ trilingva angla - germana - Esperanto vortaro. Ĝi estas ĝenerala vortaro por komencantoj kaj fakvortaro kun la specialaj esprimoj por radioamatoroj. ILERA organizas specialajn konkursojn por esperantaj radioamatoroj kaj eldonas specialajn diplomojn.
Porokaza radioamatora stacio ĉiam funkcias dum Universalaj Kongresoj de Esperanto. En Bjalistoko dum la kongreso en 2009 ankaŭ funkcios tiu stacio. Ni nun por tiu festo havas interesan planon.
Estas bele, ke Esperanto aŭdas sur la radioondoj. Ĉiutage. Estas bele, ke dank’ al Esperanto homoj povas interparoli kaj povas interkonatiĝi. Ke ili povas faciligi vivon.
Se ni volas paroli pri Esperanto kiel la internacia lingvo – ni devas koni bazon de Esperanto kaj homojn, kiuj jam parolas esperante: kuracistojn, instruistojn, aktorojn, radioamatorojn, ĉiujn kaj en la tuta mondo. Mi pensas, ke la UK estas bona ŝanco por ĉiuj homoj kiuj havas dubon ĉu Esperanto estas universala, ĉu ĝi estas bezona por la hodiaŭa mondo. Mi pensas, ke ne nur bjalistokanoj, sed ankaŭ loĝantoj de Podlaĥio kaj de la tuta Pollando en 2009 konvinkiĝos, ke Esperanto estas genia lingvo, kiu vivas.
vidu ankaŭ: