Programo de la esperanta bjalistoka reta televido baldaŭ en reto
La 17-an de decembro 2007 estos emisiiota el Bjalistoko la unua elsendo de la esperanta reta televido.
La kreanto de ĝi estas jam ekzistanta firmao ITVC en Bjalistoko. En la Programa Konsilantaro esperantistojn reprezentas Stanislvo Dobrowolski, Andreo Zejdler, Elżbieta Karczewska kaj Jarosław Parzyszek. La aŭtoro de la ideo Georgo Muszynski deklaras, ke sekvontaj, novaj, 10-minutaj elsendoj estos atingeblaj ĉiusemajne kaj ni povos spekti ilin je konvena tempo. La Urbestro de Bjalistoko deklaris la financan subtenon de la projekto.
vidu ankaŭ: