polski esperanto

Startas media kampanjo de Bjalistoko kaj Esperanto

Vi diras: Bjalistoko kaj vi pensas Esperanto... Baldaŭ startas en Gazeta Wyborcza media kampanjo de Bjalistoko – urbo Esperanto.

En la longdaŭra programo la realigantoj ekplanis ofte informi pri la historio kaj nuntempeco de Esperanto en Bjalistoko, E-afiŝoj, eĉ E-afiŝegoj en diversaj urboj en Pollando, konkursoj, someraj surstrataj agadoj, eldono de la KD pri la fabela, virtuala Bjalistoko. Dank’  al ĝi ĉiu loĝanto de Bjalistoko aŭ turisto povos virtuale viziti diversajn objektojn en la urbo : esperantan bibliotekon, Esperantan Centron, la Urbodomon, lernejon, kie oni povos partopreni virtuale la E-kurson, kinejon kun la filmo pri Ludoviko, palacon de Branicki...



vidu ankaŭ: