La unua Medalo de Toleremo
"Kristanoj, hebreoj au mahometanoj
Nicæiuj de Di' estas filoj."
Ludoviko Zamenhof,
"Prego sub la verda standardo"
La ideo de Medalo de Toleremo formigis paralele kun la intenco por ke la unua persono, kiu ricevos gin estos papo Johano Paulo la Dua. La konkreta propono pri la Medalo estis priparolita en la unua duono de 1998, dum unu el kunsidoj de la Konsilantaro de Fondajo Zamenhof en Bjalistoko. La iniciatintoj de la medalo estis: la nepo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof kaj E-aktivulo, Roman Dobrzynski.
Komence de augusto 1998 la Konsilantaro kaj Estraro de la Fondajo petis ekleziajn autoritatojn "transdoni al la Papo nian varman peton konsenti akcepton "Medalon de Toleremo", kaj ankau pro la konsilo pri cirkonstancoj, en kiuj povus okazi la enmanigo – au dum audienco au eble dum la vizito de la Papo en la Hejmlando en 1999, se nia peto estus favore traktita de Lia Sankteco. /.../
La plastika elemento de la medalo estas bildo de la kreinto de Esperanto kaj de lia naskigurbo Bjalistoko, kiu havis la honoron akcepti al grupo de honoraj civitanoj Papon Johanon Paulon la Duan. La Medalo simbolas noblajn ideojn de doktoro Zamenhof, kiu kreis la internacian lingvon, kiel komprenilon inter homoj kaj nacioj en la spirito de toleremo, paco kaj amikeco sendepende de origino kaj religio. Ludoviko Zamenhof varme deziris konkordon inter religioj; li esprimis tion i.a. en la poemo "Prego sub la verda standardo" per la vortoj: "Kristanoj, hebreoj au mahometanoj ni ciuj de Di' estas filoj." Ni opinias, ke tiu penso harmonias kun ekumenaj ideoj de Papo Johano Paulo la Dua. Krome la pontifikeco de la pola papo estas mejlostono en la popularigado de la lingvo Esperanto, kreita sur pola tero, dank' al aprobo de liturgiaj tekstoj en tiu lingvo kaj dank' al sistema uzado de Esperanto fare de la Papo i.a. dum la benoj Urbi et Orbi"[1].
La letero, kies fragmentoj estis supre cititaj, komencis korespondadon, en kiu esenca por la afero certe farigis la konstato: La iniciato de la Estraro kaj Konsilantaro de Fondajo Zamenhof distingi Papon Johanon Paulon la Duan per la unua "Medalo de Toleremo", estas kiel eble plej subteninda"[2].
Paralele al la korespondado oni startis preparojn por fari la Medalon. La bjalistoka artisto plastikisto, Dymitr Grozdew, akceptis taskon prepari projekton de la Medalo. Enkondukaj postuloj de la Fondajo limigigis je grandeco de la verko - cirkau 10 centimetrojn en la diametro kaj je generala aspekto de la Medalo. Sur la reverso estis lokita rekonebla kaj karakteriza elemento por la urbo Bjalistoko kun surskribo "Bialystok" kaj sur la averso surskribo en Esperanto. Dum laboroj super la Medalo ties finformo estis modifita.
En aprilo 1999 la projekto de Medalo de Toleremo estis preta. Post diskuto oni elektis el inter kelkaj versioj la finprojekton, sur kies averso trovigis portreto de L. L. Zamenhof sur la fono de la Palaco de Branicki-familio kaj sur la reverso la surskribo: "TOLERANCJA - TOLEREMO" cirkau proksimigantaj manoj tenantaj olivbrancon. Indas mencii, ke guste trovo de konforma simbolo de toleremo estis cefa arta provoko por la autoro de la Medalo. La Medalo estis metita en ujon faritan el blanka ledo. Ene de la ejo trovigis ankau la latuna dedica tabuleto kun jena surskribo:
Kristanoj, hebreoj au mahometanoj
Ni ciuj de Di' estas filoj.
Chrześcijanie, Żydzi, Mahometanie
Wszyscy jesteśmy dziećmi Boga.
Ludoviko Zamenhof
Ojcu Świętemu Janowi Pawłowi II
dziękując za dar tolerancji
Kapituła Medalu
Białystok - 10 czerwca 1999
(Por Papo Johano Paulo la Dua
donace dankante pro toleremo
Kapitulo de la Medalo
Bjalistoko - la 10-an de junio 1999)
La afero de honorigo de Papo Johano Paulo la Dua per la Medalo de Toleremo estis diskonigita en aprilo 1999 okaze de la 82-mortodatreveno de la kreinto de Esperanto. Ludoviko Zaleski-Zamenhof demandita pri la origino de la ideo, diris i.a.: "Lau mia opinio kaj kredeble lau opinio de mia avo toleremo estas kompreno kaj estimo al kultura, nacia, seksa kaj religia diferencoj. La lingvo, kies kreon iniciatis doktoro Zamenhof, estis helponta en kompreniro inter homoj, kiu ebligas pliigi komprenopovon. Ja se ni renkontas nekompreneblan aliecon, tiam gi povas ec veki malamon. /.../ Mi opinias, ke en la tempo de la Papo [Johano Paulo la Dua - A. K.] la Romkatolika Eklezio farigis multe pli tolerema ol kiam ajn en sia historio. Johano Paulo la Dua kiel la unua papo enkondukis la ideon, ke judoj estas pli agaj fratoj en la religio de kristanoj kaj ne fia nacio, kiu krucumis Kriston. Tio estas la granda elemento de toleremo kaj ekumenismo disvastigata de la Papo"[3] .
La 14-an de aprilo 1999 la Kapitulo de Medalo de Toleremo, kiun konsistigis: Stanisław Szymecki - bjalistoka arkiepiskopo, Ryszard Tur - Urbestro de Bjalistoko, Krystyna £ukaszuk - Podlahia Vojevodino, Slawomir Zgrzywa - Estro de Konsilantaro de la Podlahia Vojevodio, Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof, Hanna Konopka - Prezidantino de Estraro de Fondajo Zamenhof, Roman Dobrzynski - Vicprezidanto de Konsilantaro de Fondajo Zamenhof, Krzysztof Jurgiel - Prezidanto de Konsilantaro de Podlahia Vojevodio, Jaroslaw Parzyszek - Sekretario de la Kapitulo, decidis distingi Papon Johanon Paulon la Duan per la unua Medalo de Toleremo[4]. Tiam jam oni sciis, ke la Medalo estos enmanigita la 10-an de junio 1999 dum la vizito de la Papo en la urbeto Drohiczyn.
Konsisto de la delegacio, (kiu estis enmanigonta al la Papo la Medalon) ne estis fiksita gis la fino de majo 1999. Lau enkondukaj interkonsentoj dum la kunsido de Konsilantaro de Fondajo Zamenhof en februaro 1999 estus faronta tion la nepo de la kreinto de Esperanto au delegacio konsistanta krom la nepo el reprezentantoj de lokaj autoritatoj kaj iu persono el E-medio. Fine, post interkonsentoj kun reprezentantoj de la Kurio en Drohiczyn, la 10-an de junio 1999 je la 19.45, la unuan Medalon de Toleremo al Papo Johano Paulo la Dua enmanigis: Ludoviko Zaleski-Zamenhof kaj Hanna Konopka.
Substrekindas, ke bonsance oni elektis la urbeton Drohiczyn por la loko de enmanigo al la Papo de la Medalo de Toleremo. Tio okazis post ekumena liturgio de la vorto, en kiu krom kristanoj de diversaj ritoj partoprenis ankau reprezentantoj de polaj mahometanoj kaj ankau reprezentantoj de aliaj religioj.
Adrian Konopka (1999)
[1] La letero de la Konsilantaro kaj Estraro de Fondajxo Zamenhof, Bjalistoko, la 3-an de augusto 1998, al la Persona Sekretario de la Papo, episkopo Stanislaw Dziwisz. La kopio de la dokumento trovigxas en la arkivoj de la Fondajo.
[2] La letero de arkiepiskopo Stanislaw Szymecki, la Bjalistoka Metropolito, n-ro 1137/98, Bjalistoko, la 3-an de novembro 1998, al arkiepiskopo Józef Kowalczyk, La Papa Nuncio en Pollando. La kopio de la dokumento troviras en la arkivoj de la Fondajo Zamenhof.
[3] Praktyczny ekumenizm. Interparolo kun prof. dro Ludoviko Zaleski-Zamenhof, la nepo de la kreinto de Esperanto, Ludoviko Zamenhof, "Gazeta Współczesna", Bjalistoko n-ro 27, 15.04.1999, Krome: Esperantyści uhonorują Jana Pawła II. Medal za tolerancję, "Gazeta Współczesna" Bjalistoko n-ro 73, 15.04.1999; Ludwik Krzysztof Zaleski-Zamenhof, wnuk Ludwika Zamenhofa, twórca języka esperanto, po raz kolejny odwiedził Białystok. Pierwszy Medal Tolerancji otrzyma Jan Paweł II, "Kurier Poranny" 15.04.1999; Medal Tolerancji dla Papieża, "Gazeta Współczesna" 15.04.1999.
[4] La protokolo n-ro 1 el kunsido de la Kapitulo de Medalo de Toleremo 14.04.1999. La kopio trovigxas en la arkivoj de Fondajxo Zamenhof.
vidu ankaŭ: