polski esperanto

Medaloj de Toleremo el la jaro 2006

Okaze de vizito de la papo Johano Paŭlo la Dua en la jaro 1999 en Podlaĥio/Pollando Fondaĵo Zamenhof decidis krei specialan medalon por honorigi  homojn, kiu estas  perceptataj kiel ege toleremaj kaj donantaj bonan ekzemplon por la tuta mondo. La papo akceptis ĝin sur la pola tero post la ekumena preĝo en Droĥiĉyn.  Post tiu evento ĉiu - jare la Kapitulo de la Medalo diskutadis pri alia kandidato ne trovante iun sufiĉe meritan kaj akcepteblan de ĉiuj diskutantoj. Finfine ĉi-jare  ni interkonsentis elekti du kandidatojn: profesoron Władysław  Bartoŝewski, la eksministron pri eksterlandaj rilatoj,  „la polan simbolon de dialogo” precipe inter poloj, germanoj kaj hebreoj kaj Mondan Skoltan Organizon en Ĝenevo – pro la edukado de junularo.


Profesoro Bartoŝewski venis Bjalistokon la 8an de junio, prelegis ĉe la Universitato de Bjalistoko je la temo: „Honestindas” kaj la 9an de junio ĉe la Supera Altlernejo pri Publika Administrado (kie gastigis ĉiujn la bjalistoka eŭrodeputito – rektorino prof. Barbara Kudrycka kaj la urbestro Ryszard Tur) pri teorio kaj praktiko de eksterlanda politiko. La enmanigon de la Medalo de Toleremon en la plenplena lerneja salonego observis rektoroj kaj profesoroj de bjalistokaj altlernejoj, reprezentantoj de diversaj decidpovaj instancoj, kulturorganizaĵoj, studentoj, esperantistoj, gastoj. Venis eĉ la reprezentanto de la ortodoksa episkopo.  Gazetoj delegis siajn spertajn ĵurnalistojn, diversaj televidstacioj – siajn kamerteamojn. Profesoro ne desapontis nin. Li estas sperta diplomato kaj ekstraordinara parolanto. Lia prelego provokis ĉe aŭskultantoj momente bruan ridon momente profundan mediton.


Pro la babilemo de la parolanto la parolado plilongiĝis kaj tiurezulte mankis tempo por demandoj. Esperantistoj estis en pli favora situacio kaj starigis ilin poste ĉe komuna manĝado vespere kaj tagmeze en  la restoracioj. Prof. Bartoŝewski respondis tiel volonte, ke li eĉ preskaŭ ne manĝis. Li evidentiĝis tre kontaktopova kaj bonhumora viro. Akompanis lin la edzino Zofia, kiu tre zorgis pri lia sano kaj kompreneble – stomako. Laŭ mi ŝi ludas en la familio de Bartoŝewski la saman rolon en la diplomata mondo kiel Klara Zamenhof  en Esperantujo. Sen edzinoj niaj gravuloj perdiĝus inter malgrandaĵoj de ĉiutaga vivo.


La prezidantino de la Konsilantaro de  Fondaĵo  Zamenhof – prof. Hanna Konopka nomis profesoron „ „Kreanto de pontoj inter nacioj“. En sia prelego profesoro diris: „Toleremo estas necesa kiel dialogo, sed oni ne devas toleri diktatorojn“.


Eŭrodeputito prof. B. Kudrycka  laŭdis la profesoron dirante, ke li similas al la plej luma stelo sur la ĉielfirmaĵo de politika vivo dum aliaj politikistoj bedaŭrinde similas al meteoroj.


Kompreneble, dum la restado en Bjalistoko, ne mankis al profesoro tempo por meti frumatene florojn kune kun esperantistoj apud la monumento de Ludoviko Zamenhof. La solenaĵon i.a. partoprenis la reprezentanto de UEA Povilas Jegorovas  samtempe la prezidanto de Litova E-Asicio kaj la vicprezidanto de PEA Edŭardo Kozyra kun akompanantaj malborkanoj kaj pelplinanoj. Jaroslav Parzyszek  - la prezidanto de Fondaĵo Zamenhof,  intevjuita per la redaktoro de „Gazeta Wyborĉa“ diris: „Sciante, kiel malfacile estas elekti la komunan ekzemplon de toleremo por venontaj generacioj mi estas certa, ke tiuj 19 medaloj, kiuj restis en nia deponaĵo, sufiĉos ĝis la fino de mia agado en Esperantujo“.


Ela Karczewska



vidu ankaŭ: