Esperanto@Interreto
Dum la laborkunsido en Bjalistoko oni decidis pri novaj interretaj projektoj lige kun Esperanto en nia urbo.
La 13-an de oktobro renkontiĝis reprezentantoj de la organizo Esperanto@Interreto - Peter Baláž kaj Jevgenij Gaus; Pola Esperanto-Junularo - Łukasz Żebrowski; bjalistoka junulara rondo Babelturo - Rafał Kuczyński, Konrad Andrejuk kaj Iwona Janucik; Bjalistoka Esperanto-Societo - Elzbieta Karczewska kaj de Fondumo Zamenhof -Jarosław Parzyszek kaj Nina Pietuchowska.
La gastoj proponis:
- printempe kaj aŭtune organizi interretan seminarion por esperanta junularo kun mona subteno de la uniaj fondusoj;
- prepari kaj eldoni kompaktan diskon pri Esperanto por poloj kiel promocion de la lingvo okaze de la 94-a UK;
- krei komputilan programon "Virtuala muzeo" por Esperanta Centro;
- krei la paĝaron www.Zamenhof.info por Esperanta Centro;
- krei dokumentan filmon pri Ludoviko Zamenhof.
vidu ankaŭ: