polski esperanto

Ludoviko Kristoforo Zaleski-Zamenhof - Honora Civitano de la urbo Bjalistoko

Bjalistokanoj elektis novan Honoran Civitanon de la urbo Bjalistoko

La 29-an de oktobro 2007 la Urba Konsilantaro de Bjalistoko decidis honorigi sinjoron Ludovikon Kristoforon Zaleski-Zamenhof, la nepon de la kreinto de Esperanto, per la titolo Honora Civitano de la urbo Bjalistoko pro liaj meritoj por la promociado en la mondo de la urbo Bjalistoko, la ideo kaj la lingvo Esperanto. La enmanigo de la diplomo de la Honora Civitano okazos la 17-an de decembro 2007, kadre de VIII Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, dum la festa kunsido de la Urba Konsilantaro.



vidu ankaŭ: