30 jarojn de la profesia laboro kaj 50 –a naskiĝdatreveno de Ryszard Doliński
En la Muzika Studio de la Pola Radio Bjalistoko „Rembrant” la 24-an de nov. 2007 okazis la benefiso de Ryszard Doliński – aktoro de la Bjalistoka Pupteatro. R. Doliński ricevis ĉi-jare la ĉefan artan premion de la Urbestro de Bjalistoko, festante samtempe la jubileon de la 30-jara laboro en la teatro kaj la 50-an naskiĝdatrevenon. Por renkonti lin en tiu-ĉi speciala tago venis la plej proksimaj konatuloj, amikoj, kunlaborantoj: ĉiuj, al kiuj valora estas lia talento kaj amikeco. En riĉa kaj brila biografio de la artisto ekestis ankaŭ esperanta akcento. Dum la 72 UK en Rotterdamo en la jaro 1988 R. Doliński plenumis unu el ĉefaj roloj en la teatraĵo „Dekameron”. Esperanta versio de la spektaklo de la pupteatro tre plaĉis al kongresanoj. Pri tiu historio rememoris al ĉeestantoj dum la benefiso Stanisław Dobrowolski, kiu nome de la bjalistoka esperantistaro enmanigis al la jubilanto la memordiplomon. R. Doliński kun plezuro rememorigas 72 UK-on kaj la aventuron, kiun li dank’ al UK travivis kun internacia publiko. Li certigis ĉiujn, ke li ne forgesis pri Esperanto kaj esperis partopreni 94 UK-on en Bjalistoko kun grupo de aktoroj de la pupteatro.
vidu ankaŭ: