Svisaj parlamentanoj kandidatigas UEA por la Nobel Pacpremio
UEA festos sian centjariĝon en 2008. Pro tiu okazo kaj pro la jam menciitaj kialoj, ĝi estos proponita kandidato por la Nobel Pacpremio.
Esperanto estas la lingvo de paco. Ĝi ebligas kontaktojn demokratajn, ĉar la dialogantoj estas egalrajtaj pro tio ke Esperanto ne havas politikajn aŭ historiajn ligojn kun iu ŝtato. Lingvo de iu nacio ne povas esti lingvo internacia. Tiukaze la denaskaj parolantoj de tiu lingvo havus avantaĝon vidalvide al personoj el aliaj nacioj. Eŭropa Unio komprenis tion kaj privilegias neniun lingvon rilate al aliaj, sed el tio rezultas tre signifaj elspezoj kaj nekontentiga komunikado pro la tradukado.
En Afganio, Esperanto estas instruata en rifuĝejoj kiel "Lingvo de la paco". Ĝi permesas agi sen malamikaj sentoj akiritaj pro historiaj kialoj. En la tendaroj de junuloj el Japanio kaj Koreo, Esperanto kreas novajn kontaktojn surbaze de egaleco. La Internacia Lingvo, instruata kune kun komputilaj konoj al reprezentantoj de indiĝenaj popoloj, ebligas al ili spertointerŝanĝon pri protektado kaj validigo de siaj rajtoj.
UNESKO bone komprenis ke Esperanto havas la samajn celojn kiel ĝi: libera cirkulado de informoj ĝenerale kaj progreso en la edukado, en la sciencoj kaj kulture. Pro tio, la monda organizo voĉdonis du rezoluciojn, en 1954 kaj en 1985, atentigante pri la pozitivaj klopodoj de Universala Esperanto-Asocio (UEA).
laŭ la Novaĵservo de la 1-an de dec. 2007
vidu ankaŭ: