Alvoko al la posedantoj de memoraĵoj ligitaj kun d-ro L.L. Zamenhof kaj aliaj Esperanto-memoraĵoj kun la muzea karaktero
La urbo Bjalistoko alprenis decidon proprakoste renovigi la historian konstruaĵon ĉe la strato Warszawska 15 kaj destini ĝin por la sidejo de Esperanto-Centro je la nomo de Ludoviko Zamenhof. Laŭ la plano la objekto devas esti preta kaj ekipita ĝis la 25-a de julio 2009.
1. Zamenhof-Muzeo
2. Eduka kaj Kultura Centro
3. Centro pri Esploroj de Kultura kaj Lingva Komunikado
Por Zamenhof-Muzeo ni serĉas memoraĵojn rekte aŭ nerekte ligitajn kun d-ro Ludoviko Zamenhof kaj Esperanto.
La memoraĵojn-eksponaĵojn eblas transdoni senpage aŭ pruntedoni por difinita periodo.
Ĉiujn ricevitajn eksponaĵojn eblos rigardi antaŭ la malfermo de la unua muzea ekspozicio en la retpaĝo de la E-Centro kune kun informo pri ilia deveno. Sekve ili fariĝos elementoj de la virtuala Zamenhof-Muzeo – galerio „Memoraĵoj proksimaj al la koro”.
Ni konscias, ke pro teknikaj kialoj ne ĉiuj eksponaĵoj povos troviĝi en la konstruaĵo ĉe la strato Warszawska 15.
Kiel la unuaj, sian kontribuaĵon por la kreota Zamenhof-Muzeo anoncis Barbara Pietrzak, la Ĝenerala Sekretario de UEA kaj Osmo Buller, la Ĝenerala Direktoro de UEA.
Ni alvokas posedantojn de ĉi-specaj memoraĵoj, pretajn disponigi ilin al la Centro kontaktiĝi kun la Bialistoka Esperanto-Societo, por ke la grupo laboranta pri la unua ekspozicio povu prilabori ilin kaj la gastoj de la 94-a Universala Kongreso de Esperanto en Bialistoko ilin admiru.
Kontaktu nin uzante la adreson: esperanto.bialystok@interia.pl
vidu ankaŭ: