Radioamatora „73” el Bjalistoko
„73” en la radiomatora slango signifas: „Bonkorajn salutojn”. Oni sendos ilin el Bialistoko per Morso-kodo aŭ per vortoj en ĉiu lingvo. Ĉio ĉi pro radioamatoroj, posedantoj de amatoraj mallongondaj radiosendiloj.
Jam baldaŭ en la radioetero aŭdiĝos pole, angle, germane kaj en Esperanto ĝenerala alvoko al ĉiuj amatoraj radiostacioj en la mondo kaj invito por interparoli kaj viziti la naskiĝurbon de la kreinto de Esperanto – Ludoviko Zamenhof.
Kondiĉoj por gajni la diplomon kaj aliaj informoj pri la kampanjo Bjalistoko – Urbo de Universala Kongreso de Esperanto 2009 estos troveblaj interalie sur la retpaĝoj: www.hamradio.biaman.pl, http://miasta.gazeta.pl/bialystok, www.espero.bialystok.pl, www.sp4mph.suw.pl/award.html.
vidu ankaŭ: