"La Pupo" de Prus en Esperanto

aldonite: 18-07-2016

Ni invitas al prezento de la romano „La Pupo” de Bolesław Prus en la unua traduko al Esperanto.

En la programo:

֍ Rememoroj de maljuna komizo: la tradukisto, Tomasz Chmielik, rakontos pri la nova eldonaĵo

֍ koncerto de klezmera muziko far la muzikbando Frey Lech Trio

 

La renkontiĝo okazos la 19an de julio 2016 je 17h00 en la sidejo de Podlaĥia Libraro ĉe la str. Marii Skłodowskiej-Curie 14a, 6a etaĝo. 

 

Evento ĉe Facebook: link

 

Organizantoj:



 

La eldono estas kunfinancita el rimedoj de la buĝeto de la Urbo Bjalistoko.


 

6a literatura konkurso „Esperanto ligas homojn”

aldonite: 20-04-2016

Bjalistoka Esperanto-Societo

Podlaĥia Libraro Łukasz Górnicki

Marŝala Oficejo de Podlaĥia Provinco

invitas al partopreno en sekva literatura konkurso. Ĉi-foje ni atendas eseojn pri la temo „Elmigrintoj: mi, vi, li...”.


La verkojn ĝis 3 paĝojn grandajn oni sendu ĝis la 30a de oktobro 2016 al la adreso de Bjalistoka Esperanto-Societo aŭ lasu en Esperanto-Libraro ĉe la str. Warszawska 19 en Bjalistoko.


La aŭtoroj de la 10 plej bonaj verkoj estos premiitaj per bitlibraj legiloj, kaj iliaj eseoj publikiĝos en „Bjalistokaj kajeroj n-ro 6” en 2 lingvaj versioj: pola kaj Esperanta.


Detalaj informoj troviĝas en la konkursa regularo.


            


Amasinforma patrono:

Białostockie Towarzystwo
Esperantystów
ul. Piękna 3
15-282 Białystok

tel.: 883 052 796


W każdą środę w siedzibie Towarzystwa i Fundacji Zamenhofa od godziny 16:00 dyżuruje jeden z członków zarząndu BTE, a o godzinie 17:00 rozpoczyna się spotkanie sympatyków esperanta