polski esperanto

9-aj Bjalistokaj Z-Tagoj


la 12an de dec. la Galerio de Slendzinski gastis esperantistojn Koncertis talenta junularo el la Muzika Lernejo La prezidantino de BES enmanigis la premiojn fonditajn de la Urbestro
Koncertis ankaux arcxa kvarteto de la Muzika Lernejo Vespere, en E-Centro, renkontigxis geamikoj La 13an de dec. je la 8.00 h. kunvenis LKK
La unuan fojon venis cxiuj membroj. Cxiu deziris rakonti pri siaj efikoj de preparo. Ankaux gastoj aldonis siajn proponojn. Je la 10.00 oni komencis la sekvontan tagon de la arangxo per la e-himno "Espero". Klarnetludis Roberto Panek.
Antauxtagmeze prezidis Przemyslaw Wierzbowski. Li rakontis pri siaj spertoj de la euxropa volontulo Sekvis lin Tomasz Chmielik La auskultantoj, dokumentalistoj, admirantoj estis en salonego.
Tomasx montris kaj komentis filmojn el la intermilita tempo, i.a. pri Bjalistoko Kristnaskan spektaklon prezentis infanoj el "Bona Espero" Roman Dobrzyński - la auxtoro de la filmo kortusxis spektantojn rakontante pri infanoj el malproksima Brazilo
Kaj Teresa Nemere igis nin malsatajn rakontante la historion pri torunaj spickukoj. Ni devis kontentigi niajn stomakojn per la terpomkuko el e-kuirejo Kaj feste ornamita Ludoviko jam atendis nin.
Florojn metis nome de la Urbo Bjalistoko la vicurbestro Aleksander Sosna kaj nome de esperantistoj niaj eksterurbaj gekolegoj Gastojn kaj esperantistojn alsalutis Jarek Parzyszek kaj Przemek Wierzbowski Irek Bobrzak registris la sonmaterialon
Lasta improvizita koncerto... kaj komuna promenado al la domo kun la e-pentrajxo cxe la strato Zamenhof por foti esperantistojn por venontaj generacioj
La rektoro de la Alta Pastra Seminario diservis esperante. La unuaj gastoj en la kafejo FAMA vizitis libroservon Nina kaj Stanisław prezentas la kulturan programon
Infanoj el la Infana gxardeno n-ro 52 atendas sian vicon por spektakli Junaj artistoj el la Junulara Kulturdomo prezentas teatrajxon "Kiel bovo al kalesxo" (traduko de Lidia Ligęza) Organizantoj donacis suvenirojn al artistoj
Du 20-kilogramaj tortoj atendis sxatantojn Ankoraux la vicurbestro A. Sosna donacadis kolorajn ombrelojn al instruistoj Kaj la torto okazis ege bongusta
Jen ekzemploj: kion oni povas kuntrinki/drinki mangxante torton "Kredu je angxeloj" kantis la knabino, kiu gajnis la unuan premion en la muzika konkurso ESPERANTO Kaj la vicurbestro preparis sekvontajn premiojn
kaj ombrelojn por sekvontaj instruistoj Klezmera ensemblo ege placxis al la publiko, do , ni invitis gxin koncerti dum la 94 UK La koncerton finis Jarek kaj Joanna kantante esperante kun la solistino la kanton "Dona, dona..."
Dum la tuttaga ekskurso, la 14-an de dec., ni vizitis belegan pregxejon en Krasnybor En Stara Kamienna trovigxas la tomo de la generalo Nikodemo Sulik Finfine ni atingis sanktan lokon en Rozanystok
Pastro Johano publike salutis nin dum la diservo kaj poste rakontis la historion de la mirakla pentrajxo. Ni admiris la pentrajxon kaj la metodon de gxia gardado En Sokolka ni vizitis lokan muzeon kun la ekspozicio pri tataroj
Koncertis la koruso el Grodno "Cxe Niemeno" en la Kulturdomo de Sokolka Vespere, en Bjalistoko, en la kafejo ESPERANTO la posedantoj regalis nin per la kuketoj Esperantka" kaj trinkajxo BUZA populara jam en la tempo de Zamenhof. Estis varme, elegante kaj agrable...
La 15-an de dec.,  en la Baza  lernejo n-ro 51, la urbestro de Bjalistoko publike legis la rezolucion de la Urba Konsilantaro, ke la lernejo ricevas kiel patronon Ludovikon Zamenhof. Poste li trancxis rubandon kaj malkovris.... la fronton de la venonta Z-Centro de Zamenhof pentritan sur la lerneja muro. Memorbildo kun la direktorino kaj la lerneja pedagogo
La administratoro de la pagxo kore dankas al Nina Pietuchowska, Andrzej Sochacki kaj Mariusz Majewski por la senditaj fotoj